KonindaĴo

Ni provas klarigi tre interesajn malfacilaĵojn de nia mondo per simplaj kaj kompreneblaj klarigoj, certe, tute en Esperanto.

 

Ĉu vi sciis ke plejcerte viaj amikoj havas pli da amikoj ol vi havas? aŭ ke soleco estis la plej granda timo de niaj antaŭuloj? Se vi konsentas kun Sokrato pri demokratio aŭ se vi ne komprenas la problemon de Monty Hall, sciu ke ni nuntempe havas plibonan mondon ol antaŭe kaj ie ajn kie vi loĝas vi povas spekti ajnhore niajn videojn dum vi manĝas bongustajn belgajn terpomojn kun kafo, aŭ usonajn dolĉaĵojn kun iom da mielo, kaj eble je la fino de la video vi ne estos la sama homo kiu ekspektis la videon. Do ĝuu!

Niaj Celoj

Disvastigi Esperanton

Ni volas riĉigi nian komunumon per altkvalitaj aĵoj. Ni firme kredas je la potenco de nia lingvo kaj ĝia kapablo je diversaj sferoj.

Eduki Science

Legi kaj kompreni sciencon kelkfoje ne estas facile aŭ interese, tamen ni scias ke esperantistoj tre avidas je scio, do ni provas disdoni maĉeblan kaj ĝuigan informon per mallongaj videoj.

Amuzi Filmete

Ne estas sekreto, ke nin gvidas amuzo kaj deziro nutri nian scivolemon, tial ni strebas krei pli interesajn kaj agrablajn enhavojn.

Niaj Valoroj

Precizeco

Krei enhavon, kiu subtenas sciencan precizecon bazitan je fidindaj esploroj. Kaj konservi la informan naturon de la enhavo sen personaj inklinoj.

Empatio

Trakti respekte la publikon kaj konsideron de malsamaj perspektivoj kaj opinioj. Kaj neniam malrespekti ajnajn homon aŭ popolon.

Scivolo

Inspiri spektantarojn esplori la mondon de scienco kaj instigi intereson pri daŭra lernado.

Nia Krea Procezo

Kreado

Ideoj pri novaj video, elektado de temo, enketoj kaj analizoj de pruvoj, verkado de skripto.

Lingva Ĝustigado

Provlegado, gramatikaj diskutoj (kiel bonaj esperantistoj), korektadoj, registradoj, sonredaktoj.

Videigo

Subtekstigado, fonmuziko, videa plano, muntado, ŝanĝoj, fina fajlado, alŝutado, publikigo.

Niaj Statistikoj

1.4k+

Pli ol 1.400 spektoj je niaj videoj.

13+

13 novaj videoj monate, tio estas 3 novaj videoj semajne.

100+

Pli ol 100 abonantoj.

30+

Pli ol 30 videoj publikigitaj.

Scroll to Top