Pri Ni

Kiuj estas ni?

Ni estas esperantistoj :D.
Ni estas grupo de esperantistoj kiuj tre amas nian lingvon kaj sciencon, tial ni provas per nia lingvo disvastigi konindaĵojn de la mirinda mondo kiun ni nomas ‘hejmo’. Ni kredas ke per mallongaj videoj pri rigora scio, ni povas inspiri niajn samideanojn legi, studi aŭ esplori pri diversaj temoj.

Ja ekzistas ĉi tiaj kanaloj alilingvaj, kaj en Esperanto oni ankaŭ jam provis krei, tamen neniu tia projekto daŭre prosperis, do ni volis kontribui al nia movado per niaj mensoj, lertoj, ideoj, kapabloj kaj tempo. Ĉiam ni strebas klarigi kiel eble plej simple sen tordi la veron aŭ realon.

Nia teamo konsistas el esperantistoj el diversaj mondopartoj kiuj estas (aŭ provas esti) esploristoj, verkistoj, sciencistoj, programistoj, gramatikistoj, filmfaristoj kaj aliaj.
Se ial vi volas kontakti nin bonvolu alklaki la maldekstran bluan butonon.
Ni elkore dankas viajn intereson kaj ŝaton por nia agado, tio certe feliĉige nutras nin. 💚

Scroll to Top